Stacio Urbocentra
Stacio Urbocentra | |
---|---|
![]() | |
Establiĝo | 2022 |
Urbo | Ĥurbo |
Etaĝoj | (1) |
Arĥitektoj | saratonin |
Konstruantoj | saratonin, bbjs |
Stacio Urbocentra estas metrostacio en Ĥurbo. Ĝi estas la ĉefstacio de la servila metrosistemo kaj ankaŭ la plej malnova. Ĝi troviĝas sub la Ark-Strukturo.
Arĥitekturo
Stacio Urbocentra troviĝas tute subtere. La muroj de la Stacio estas de malhelkverka ligno kun ardezbrikaj akcentoj. Flagoj kaj signoj pri la allokoj pendas el la muroj kaj ardezaj akcentoj, respektive. La ĉielo inklusivas cirklon de skulko.
Inter la eniro kaj la ĉefĉambro staras ekspocieto de enluda kartmovada meĥaniko.
Historio
Stacio Urbocentra unue estis simpla ŝtona ĉambro kies sola linio estis sekcio de la Ruĝa Lino inter ĝi mem, Duonsfero Subrivera, kaj Orientarbaro. La stacio estis uzita malofte pro manko de allokoj. Redesegno de la Stacio al la moderna aspekto komenciĝis dum januaro 2023, kaj dum la sekvaj monatoj, linioj estas aldonitaj, konektinte lokojn kiel Rapidegtrajnoj kaj Bakonjo.
Inter 23a septembro kaj 26a septembro 2023, la Stacio estas fermita por modernigi la eniron kaj rektigi ĝin tra la Ark-Strukturo.
Galerio

