Marĥejmo
Popoldemokrata Respubliko de Marĥejmo Arbajt' Ajnshajt' Groshajt'! (Laboro, Unueco, Grandeco!) | |
---|---|
![]() | |
Najbararoj |
|
Transporto |
|
Oficialaj rilatoj | |
Rimarkindaĵoj |
|
La Popoldemokrata Respubliko de Marĥejmo estas absolutisma diktaturo. Ĝi lokiĝas 1,5km norde de Ĥurbo sur granda insulo. Marĥejmo havas sian propran metrostacion, kun linio kiu iras al Malnova Kanado.
Historio
Marĥejmo havas tre komplikan historion, la historio ofte estas beligita de Marĥejmaj aŭtoritatoj.
Monarĥa Erao (1824-1929)
Antaŭ la Marĥejma Revolucio, Marĥejmo estis monarĥio, la popolo estis malriĉa kaj loĝis en multaj malgrandaj domoj, la reĝoj loĝis en granda palaco sur la insulo Marĥejmido. Ĉiu reĝo sentas sin sekura ĉar Marĥejmido estas tre malfacile alirebla.
Marĥejma Revolucio (1929)
En junio 1929, la popolo de Marĥejmo ne plu sentas sin reprezentita de ŝajne senvizaĝa reĝo, revolucia penso kreskis ĝis unu malevitebla tago, revolucio okazis. La estro de la revolucio estis Jens Fon Asbest, li kaj la revolucianoj eksplodigis la ponton al Marĥejmido por limigi la regon de la reĝo. La sekvaj monatoj, provizora registraro estis establita. La revolucio uzis la moton "Arbajt', Ajnshajt' Groshajt'! (Dojĉe por laboro, unueco, grandeco).
Murdo de la Reĝo (1933)
En januaro 1933 dum malvarma nokto, revolucianoj invadis la reĝan palacon kaj murdis la reĝon kaj sian tutan familion. Kun la murdo de la reĝo kaj ĉiu sekvanto, la registraro de Jens Fon Asbest iĝis oficiala.
Rego de Jens Fon Asbest (1929-1973)
La rego de Jens Fon Asbest estis tre prospera. La centra stacio estis konstruita en 1937 kaj la haveno en 1942. Marĥejmo iĝis riĉa en komparo kun la monarĥa erao. En 1961, oleo estis trovita sur insuleto norde de Marĥejmo, olea borilo estis konstruita kaj eĉ hodiaŭ la ĉefa generilo de elektro funkcias kun oleo. La sankcioj de aliaj ŝtatoj ege malhelpis la ekonomion de Marĥejmo, do en 1964 Lokurbo kaj Marĥejmo verkis komercan kontrakton kiu ankoraŭ validas. La fina granda projekto estis la konstruado de la fajrobrigardo en 1971. Jens mortis la 31-a de marto, 1973, li havis 86 jarojn. Sia filo sekvas sian regon.
Rego de Ludvik Fon Asbest (1973-1984)
La rego de Ludvik Fon Asbest estis bona daŭrigo de sia antaŭanto, sub li hospitalo (1974), komuna centro (1975), urbodomo (1980), lernejo (1981) kaj unu loĝturo (1984) konstruiĝis. La placo antaŭ la urbodomo estis nomita laŭ sia patro. La granda oficeja domo nome Ofi-C (nomite laŭ sia C-a formo) estis konstruita kun granda statuo de Ludvik en la centra placo. Ludvik mortis la 5-an de marto, 1984, li havis 74 jarojn. Sia filo sekvis sian regon.
Rego de Oto Fon Asbest (1984)
La rego de Oto Fon Asbest estis tre mallonga, ĝi nur daŭris 37 tagoj. Multaj malfavoraj aperoj kaj onidiroj igis lin tre malpopulara. Mortiga atenco okazas la 11-an de aprilo, 1984, havante 51 jarojn. La kaŭzo de morto estis pafo en la kapon. Sia fratino sekvis sian regon.
Rego de Helga Fon Asbest (ekde 1984)
La daŭra rego de Helga fon Asbest estis tre sukcesa kaj ŝanĝoplena. Ĝi komencis tre sukcese kun trovo de grandaj rezervoj de arĝento. Bedaŭrinde la mono de Marĥejmo estis subtenita de arĝento do ĝi rapide inflaciiĝis. En 1985 la arĝenta subtenado ĉesis. Post multaj pledoj por pli da demokratio, parlamento estas kontruita en 1987. Unue ĝi nur havis 37 seĝojn, nun ĝi havas 76. La sama jaro, Helga decidis ŝanĝi la oficialan lingvon de Marĥejmo al Esperanto por igi Marĥejmon pli internacia. La Marĥejma Ĉefbanko estis establita en 1990 post la granda inflacio de la manko de la arĝenta subtenado. En 2007 la MPTO estis establigita por kreski la ekonomion, komence busoj nur alvenis dufoje per tago, nun tio duobligis. Hodiaŭ Helga kaj sia familio loĝas sur Marĥejmido.
Geografio
Marĥejmo lokiĝas sur du insulojn, unu granda (Maĥejmo) kaj unu malĝranda (Marĥejmido). Marĥejmo estas en ebenaĵa kaj plaĝa biomo sed hodiaŭ oni ne povus vidi tion ĉar la tuta insulo estas surkonstruite. Marĥejmido estas maldensa ĝangalbiomo do la herbo estas tre intensa verda koloro.
Demografio
Populacio
Marĥejmo havas populacion de 1 076 (censo 2012), la averaĝa aĝo estas 29,3 jaroj. La plejmulto loĝas en la kvar loĝturoj.
Lingvo
Ĝis 1987, la oficiala lingvo de Marĥejmo estis Dojĉo, poste la esperantigo de la lando komencis kaj la lingvo iĝis malpli uzita. Hodiaŭ oni ankoraŭ vidas la lingvon sur malnovaj konstruaĵoj kaj sur produktoj de fabrikejoj kiuj elektas uzi ĝin kune kun Esperanto.
Politiko

Flago
La flago de Marĥejmo estas uzata ekde 1930. la ruĝo simbolas socialismon kaj la sangon de malamikoj. La blanko simbolas oficejajn laboristojn kaj saĝecon. La bluo simbolas fabrikejajn laboristojn kaj kuraĝon. La verdo simbolas farmistojn kaj esperon.
Elektoj
Marĥejmo havas elektojn ĉiu kvin jaroj, sed la parlamento de Marĥejmo ne havas multe da aŭtoritato. La parlamento de Marĥejmo havas 76 seĝojn, la lasta pligrandiĝo estis en 2015.
La nuna kanceleiro estas Valter Ŝlajman (NCdM).
Jaro | Nova Centro de Marĥejmo (NCdM) |
Nacia Demokrata Laborista Partio Marĥejmo (NDLPM) |
Marĥejmo pli Liva (MpL) |
Marĥejma Konservativa Partio (MKP) |
Alternativo por Marĥejmo (ApM) |
Nova Dekstro Marĥejmo (NDM) |
Marĥejmo Liva (ML) |
Verda Marĥejmo (VM) |
Sendependaj |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2020 | 19 (25,0%) | 13 (17,1%) | 12 (15,8%) | 11 (14,5%) | 4 (5,3%) | 3 (3,9%) | 3 (3,9%) | 3 (3,9%) | 8 (10,5%) |
2015 | 25 (32,9%) | 9 (11,8) | 10 (13,2%) | 15 (19,7%) | 1 (1,3%) | 5 (6,6%) | 7 (9,2%) | 1 (1,3%) | 3 (3,9%) |
2010 | 22 (31,9%) | 3 (4,3%) | 5 (7,2%) | 18 (26,1%) | - (-,-%) | 9 (13,0%) | 10 (14,5%) | 1 (1,4%) | 1 (1,4%) |
2005 | 27 (39,1%) | - (-,-%) | 4 (5,8%) | 23 (33,3%) | - (-,-%) | 2 (2,9%) | 13 (18,8) | - (-,-%) | 0 (0,0%) |
Religio
Religio kaj religiaj simboloj estas tute nepermisitaj. Laŭ oficialaj statisikoj de la Marĥejma registraro, 100% de la populacio estas senreligia.
Ekonomio
La ĉefaj eksportoj de Marĥejmo estas artefarita salmo kaj malĝojo. La plejmulto de Marĥejmanoj laboras en oficejaj profesioj.
Edukacio
La lernejo de Marĥejmo havas klasojn 1-10. Ne ekzistas universitato aŭ alia alteduko. La alfabeteco en Marĥejmo estas 71% kaj 43% finigis la 10-an klason (stato 2012).
Mono
La mono de Marĥejmo estas la Marmarko (Mm), 1₷ ≈ 50 000 000Mm (stato 2023). La meza enspezo estas ĉirkaŭ 1 000 000 000Mm/monate (stato 2021). Komence la Marmarko estis subtenata de arĝento. Post granda kvanto de arĝento estis malkovrita proksime de Marĥejmo, la administrado decidis ĉesi la subtenadon por preventi inflacion. La Marmarko inflaciiĝis pli ol 1 000% la sekvan jaron, inflacio neniam ĉesis eĉ hodiaŭ. La Marmarko unue havis dek du malsamajn monerojn: 1Mm, 2Mm, 5Mm, 10Mm, 20Mm, 50Mm, 100Mm, 200Mm, 500Mm, 1 000Mm, 2 000Mm kaj 5 000. Hodiaŭ la Marmarko ankoraŭ havas 12 moneroj, la plej granda 500 000 000Mm kaj la plej malgranda 100 000Mm. La 10 000Mm, 20 000Mm kaj 50 000Mm moneroj iĝis nevalida ekde 1-a de januaro 2024.
Infrastrukturo
Arĥitekturo
Marĥejma arĥitekturo estas griza, ĝi uzas preskaŭ ekskluzive malmultekostaj materialoj kiel ŝtono kaj granito.
Transporto
Marĥejmo estas alirebla per metroo sed oni bezonas validajn dokumentojn. Ekzistas unu buslinio kiu alvenas ĉiun bushaltejon kvarfoje tage.
Ekologio
La insulo de Marĥejmo havas preskaŭ neniom da natura vivo.
Flaŭro
Marĥejmo ne havas plantojn sur ĝi krom lumlikeno je la marbordoj kiu estas produkto de la akva polucio kaj ruĝbeto kiu estas la ĉefa rikoltaĵo de Marĥejmo. Ekzistas neniom da herbo en Marĥejmo. La insulo de Marĥejmido estas riĉa ekosistemo kun ĝangalarboj kaj verda herbo.
Faŭno
La solaj bestoj kiu loĝas sur kaj ĉirkaŭ Marĥejmo estas testudoj.
Polucio
Pro manko de regularoj, industria rubo kaj kloako fluas en la oceano sen filtrado.