Saltu al enhavo

Hajnio

El Vikio de EsperoNova
Hajnio
Parto de Ĥurbo

Hajnio estas urbodistrikto de Ĥurbo.
Ĝi lokiĝas sude de la rivero Ĥejno kaj estas alirebla per Ĥejna Ponto, Hajnia Ponto, Kverka Pado aŭ Rektvojo 4.
Hajnio estas la plej malgranda distrikto de Ĥurbo, nur enhavante ok domojn.
La distrikto estas inspirita de la germana urbo Darmŝtato.

La plej alta konstruaĵo en Hajnio estas la Kvinfingra Turo, kies apero bazas sur la Nuptoturo sur la Mathildenhöhe en Darmŝtato.
La Historia Muzeo de Hajnio, kies apero bazas sur Großes Haus Glückert (Granda Domo de Glückert) (kiu ankaŭ lokiĝas sur la Mathildenhöhe), enhavas libropupitrojn kun dioramoj.
En la libroj oni povas legi pri la historio de Darmŝtato.
Apud la muzeo lokiĝas du flavajn domojn; La Banano kaj La Ohio.
La Banano nomiĝas tiel, ĉar ĝia formo memorigus onin pri bananon.
En La Banano, ekzistas kvar ĉambroj, ĉiu bazita sur fama persono el Darmŝtato; Ĉambro Merck, Ĉambro Behrens, Ĉambro Labbadia kaj Ĉambro Niebergall.
La Ohio nomiĝas tiel, ĉar se oni staras ĉe X 144 Y67 Z63 kaj rigardas la unuan etaĝon, ĝi aspektas kiel la vorto Ohio.
En La Ohio, ekzistas kvar ĉambroj, ĉiuj nomita laŭ urbo en Ohio.
La diagonala gastejo Datterich estas nomita laŭ la lasta verko de Ernst Elias Niebergall.