Bambuurbo
Bambuurbo | |
---|---|
![]() | |
Transporto |
Bambuurbo estas la ĉefurbo de Sunĝangallando. Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta parto de la lando, oriente de la Triarbara Insulo kaj norde de Kastelo, proksimume 40 pecarojn oriente kaj 15 pecarojn sude de Aperejo. Ĝia grandeco kaj relativa proksimeco al Ĥurbo igas ĝin unu el la plej konataj lokoj de la servilo. La stranga reliefo de la regiono komplikas iom la eniron en ĝin, sed kune kun la unika arkitekturo de la urbo kreas vidindajn pejzaĝojn. Bambuurbo havas sian propran metrostacion, kun rekta linio kiu iras al Ĥurbo.
Historio
Bambuurbo estis fondita kelkaj semajnoj post la komenco de EsperoNova, kiam la ludanto -Alex eniris la servilon, vojaĝis orienten kaj konstruis la Unuan Domon. Pli kaj pli da konstruaĵoj aperis kun la tempo, kaj la loko povis esti konsiderata urbo. Originale la urbo havis la nomon "Ĝangalurbo", sed ĝi estis poste ŝanĝita al la nuna nomo.
Ekspansio suden
Kreado de la Bambueta Monsistemo
Geografio
La centro de Bambuurbo estas en maldensa ĝangalo, sur alta kresto lokita inter la Ĝangala Rivero okcidente kaj longa lago oriente. La suda parto de Bambuurbo estas en altebenaĵo, kiu antaŭ la ekzisto de la urbo estis parte arbaro. Ĉi tiuj du regionoj estas dividitaj de fendo en la tereno, kiu kondukas al tre vertikala kaverno, sur kiu ekzistas natura ponto kiu kunas la du regionoj de la urbo.
Okcidente de la urbo estas la Triarbara Insulo, kaj ankaŭ duoninsulo kiu estas tre dense arbokovrita.
Norde de la urbo estas densa ĝangalo, kun grandaj bambuejoj. Nordoriente troviĝas Fungio, kiu estas monteta regiono kovrita de grandaj fungoj. Ĉi tiu biomo estas artefarita, kaj antaŭe estis granda arbaro.
Demografio
Ludantoj
Vilaĝanoj
Arkitekturo
Bambuurbo havas tre rekoneblan arkitekturan stilon. La plejmulto de la konstruaĵoj estas faritaj nur el malgranda kvanto de materialoj, precipe kalcito, nigra ŝtono, ardezo, bazalto kaj kupro. Ĉi tiuj materialoj donas al la urbo unikan koloraron, regante la blankaj kaj nigraj koloroj, ofte kun verdaj kupraj tegmentoj. Aliaj materialoj estas kelkfoje uzataj por specifaj detaloj, kiel mangla ligno.
Multaj konstruaĵoj estas inspiritaj de matematikaj konceptoj, kiel La Trifolio, kiu havas formon de trifolia knoto aŭ la Pitagorarbo, kun formo de la samnoma fraktalo.
Ekologio
Bambuurbo enhavas altan diversecon de vivestaĵoj, kiuj forte interagas unu kun la aliaj kaj kun la medio mem.
Flaŭro
Bambuurbo ricevas sian nomon de la granda kvanto de bambuo kiu troveblas en la regiono. Bambuo ne nur nature aperas en la urbo, sed ankaŭ estis konscie plantita, pro ĝia efikeco kiel protekto kontraŭ atakoj de fantomoj kaj pro ĝia utilo kiel platformo por flugsaltado. La urbo mem estas videble verda, ĉar ĝi estas kovrita de herbo kaj diversaj arboj, kiel ĝangalarboj kaj mangloj. Estas diversaj specoj de floroj tra la urbo, sed la plej ofta estas papavo. Lianoj troveblas sur preskaŭ ĉiuj la arboj kaj konstruaĵoj. Apud la lagetoj de la urbo kreskas sukerkano en malgrandaj kvantoj. En kelkaj specifaj lokoj kreskas musko kovrante animsablon, kiu plifaciligas la movado en la urbo per la uzo de botoj kun Animrapido kune kun flugsaltado.
Faŭno
Bambuurbo estas la hejmo de granda kvanto de bestoj. Ofte oni povas vidi lamojn, kiuj oni kredas venis de vagantaj vendistoj kiuj vizitis la urbon kaj malaperis en misteraj kondiĉoj, forlasante iliajn lamojn.