Saltu al enhavo

Bambusukerkanbieno

El Vikio de EsperoNova
Bambusukerkanbieno
Urbo Ĥurbo
Produktoj
  • Sukerkano
  • Bambuo

La Bambusukerkanbieno estas bieno en Ĥurbo sude de la Aperejturo.

Arĥitekturo

La Bambusukerkanbieno estas konstruite parte en la aperejan monteton. La ekstermonta desegno fariĝas per helkverka ligno kun rezinaj akcentoj. Kofroj kun kadroj pri la produktoj eliras la bienon por uzanto interagi, kaj la rikoltado kaj ĝia meĥanismo mem videblas tra fenestroj.

La interagejo estas sur malalta kajo.

Historio

Originale, ludanto Brimlar kreis la bambuan ĝeneratilon kaj ludanto SeBi kreis la sukerkanan bienon. Tiuj bienoj funkciis bone dum eble du jaroj.

Dum maio de 2025, Brimlar demandis SeBi pri la ideo de refari la du bienojn por krei aŭtomatikajn produktojn. SeBi konsentis, kaj tiam Brimlar rekonstruis ambaŭ bienojn per ruĝaŝtono por doni al la popolo de Ĥurbo eĉ pli bonajn senpagajn rimedojn.

Originale, ambaŭ partoj de la bieno dekoraciis per pavimardezo. 4an junion 2025, la fizika ekstero de la bieno estis renovigita. La nova desegno de Brimlar anstataŭigis la eksteron per glata ŝtono. Poste, je 9 junio 2025, SeBi redesegnis la bienon al la nuntempa desegno, kiu uzas rezinajn blokojn kaj helkverkan lignon.

Enhavoj

La Bambusukerkanbieno enhavas multajn aŭtomatikajn meĥanismojn por fari kelkajn rimedojn. Nuntempe, ĝi eldonas:

  • Sukerkanon
  • Paperon
  • Bambuon
  • Bambuajn blokojn
  • Bambuan lignon

Galerio

La unua renovigita desegno 4an junion 2025.
La redesegnita ekstero 9an junion 2025.