Saltu al enhavo

Tridentvendejo

El Vikio de EsperoNova
Revizio de 14:11, 28 maj. 2025 fare de Kvivitulo (diskuto | kontribuoj) (Nomigo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Tridentvendejo
Establiĝo 2024
Urbo Ĥurbo
Etaĝoj 2
Arĥitektoj -Alex
Konstruantoj -Alex

La Tridentvendejo estas konstruaĵo en Ĥurbo. Ĝi estas fifama pro ĝia nefinigita konstruado.


Arĥitekturo

La Tridentvendejo estas farita simile al la stilo de Bambuurbo, kun multe da nigroŝtono, kupro, kaj bazalto, sed ankaŭ emfazas bluajn elementojn kiel prizmarino. Tridentego pendas super la eniro de la konstruaĵo, montrante tekston «TRIDENTOJ». La interno de konstruaĵo estas detala kun pli da prizmarinaj elementoj, malgranda sorĉejo, kaj kestoj da konstruaĵa materialo. Kaj la dua kaj unua etaĝoj konektas al grundtero, pro la apuda malebena tereno.

Momente, la Tridentvendejo estas sentegmenta. Antaŭ la ĉefeniro de la Tridentvendejo staras muron da ŝildetoj plendante pri la nefinigata stato de la konstruaĵo, kaj pri la kvanto da ŝildetoj plendante pri la nefinigata stato de la konstruaĵo.

Historio

La Tridentvendejo estis konstruate kiel parto de la Konstruatono, konkurso por plenigi vakan areon de Urbocentro. Ĝi originale havis tegmenton kiun aspektis kiel elĵetanta tridento, sed tiu estis detruita pro taksite malbona kvalito.

Ŝildetoj

La unua ŝildeto markis la Tridentvendejon kiel konkurs-strukturo de -Alex. Sed ĝis la finiĝo de konstruado, novaj grade aldoniĝis dum uzantoj komentis pri la malekzista tegmento, kaj unue, nefinigita interno.