Saltu al enhavo

Ark-Strukturo

El Vikio de EsperoNova
Ark-Strukturo
Establiĝo 2024
Urbo Ĥurbo
Etaĝoj 2
Arĥitektoj NeosDeska
Konstruantoj NeosDeska, bbjs, -Alex, SeBi365

La Ark-Strukturo estas konstruaĵo en Ĥurbo. Ĝi staras super Stacio Urbocentra kaj estas fifama pro ĝia longa konstruado.


Arĥitekturo

La Ark-Strukturo estas tavolita strukturo ĉeffarite de ŝtonbrikoj kaj malhelkverka ligno. La unuaj etaĝoj estas gastejeto por uzanto de la suba Stacio Urbocentra (kies eniro estas en la strata sekcio de la strukturo), kaj gufujeto. La dua etaĝo estas vaka alekstera ĉambro kun dioritaj kaj granitaj kaheloj. La tegmento fariĝas de ardezbriko, kaj lustro elpendas de ĝi.

La Strukturo havas sian nomon pro arki super la straton.

Historio

La Ark-Strukturo originale havis nur unu etaĝon, kaj estis konstruite de briko kaj sabloŝtono. Sekve ĝia ekstero estis refarita de bbjs per ŝtono, malhelkverko, kaj kalcito, por pliprecize kongrui kun la stilo de la urbo. -Alex faris la kolonojn sur la dua etaĝo, kaj pasis kelkajn monatojn ĝis plia laboro rekomencis. SeBi365 fine elektis finigi la strukturon per aldoni ardezbrikan tegmenton. Post malgrandaj ŝanĝetoj al la tegmenta desegno de -Alex, la strukturo finiĝis 11an januaron 2025.

Ceremonio

Longtempe inter ĝia ekkonstruo kaj la finigo, uzantoj plendas pri ĝia nefiniĝita stato. Tial la finigo de la Ark-Strukturo estas grava okazo en la historio de EsperoNova, kaj dum oficiala rubandtranĉulo, du dek ludantoj partoprenis por marki la komencon de nova servila erao.

Galerio

Ludantoj rigardas la rubandtranĉadon.