Bambuurbo: Malsamoj inter versioj
-Alex (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "'''Bambuurbo''' estas la ĉefurbo de Sunĝangallando. Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta parto de la lando, oriente de la Triarbara Insulo kaj norde de Kastelo, proksimume 40 pecarojn oriente kaj 15 pecarojn sude de Aperejo. Ĝia grandeco kaj relativa proksimeco al Ĥurbo igas ĝin unu el la plej konataj lokoj de la servilo. La stranga reliefo de la regiono komplikas iom la eniron en ĝin, sed kune kun la unika arkitekturo de la urbo kreas vid..." |
-Alex (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Bambuurbo''' estas la ĉefurbo de [[Sunĝangallando]]. Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta parto de la lando, oriente de la [[Triarbara Insulo]] kaj norde de [[Kastelo]], proksimume 40 pecarojn oriente kaj 15 pecarojn sude de [[Aperejo]]. Ĝia grandeco kaj relativa proksimeco al [[Ĥurbo]] igas ĝin unu el la plej konataj lokoj de la servilo. La stranga reliefo de la regiono komplikas iom la eniron en ĝin, sed kune kun la unika arkitekturo de la urbo kreas vidindajn pejzaĝojn. Bambuurbo havas sian propran metrostacion, kun rekta linio kiu iras al Ĥurbo. | '''Bambuurbo''' estas la ĉefurbo de [[Sunĝangallando]]. Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta parto de la lando, oriente de la [[Triarbara Insulo]] kaj norde de [[Kastelo]], proksimume 40 pecarojn oriente kaj 15 pecarojn sude de [[Aperejo]]. Ĝia grandeco kaj relativa proksimeco al [[Ĥurbo]] igas ĝin unu el la plej konataj lokoj de la servilo. La stranga reliefo de la regiono komplikas iom la eniron en ĝin, sed kune kun la unika arkitekturo de la urbo kreas vidindajn pejzaĝojn. Bambuurbo havas sian propran [[Bambuurbo(metrostacio)|metrostacion]], kun rekta linio kiu iras al Ĥurbo. | ||
== Historio == | == Historio == |
Kiel registrite je 22:11, 17 maj. 2025
Bambuurbo estas la ĉefurbo de Sunĝangallando. Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta parto de la lando, oriente de la Triarbara Insulo kaj norde de Kastelo, proksimume 40 pecarojn oriente kaj 15 pecarojn sude de Aperejo. Ĝia grandeco kaj relativa proksimeco al Ĥurbo igas ĝin unu el la plej konataj lokoj de la servilo. La stranga reliefo de la regiono komplikas iom la eniron en ĝin, sed kune kun la unika arkitekturo de la urbo kreas vidindajn pejzaĝojn. Bambuurbo havas sian propran metrostacion, kun rekta linio kiu iras al Ĥurbo.
Historio
Bambuurbo estis fondita kelkaj semajnoj post la komenco de EsperoNova, kiam la ludanto -Alex eniris la servilon, vojaĝis orienten kaj konstruis la Unuan Domon. Pli kaj pli da konstruaĵoj aperis kun la tempo, kaj la loko povis esti konsiderata urbo. Originale la urbo havis la nomon "Ĝangalurbo", sed ĝi estis poste ŝanĝita al la nuna nomo.
Ekspansio suden
Kreado de la Bambueta Monsistemo
Atako de GamerCatYTHD
Geografio
La centro de Bambuurbo estas en maldensa ĝangalo, sur alta kresto lokita inter la Ĝangala Rivero okcidente kaj longa lago oriente. La suda parto de Bambuurbo estas en altebenaĵo, kiu antaŭ la ekzisto de la urbo estis parte arbaro. Ĉi tiuj du regionoj estas dividitaj de fendo en la tereno, kiu kondukas al tre vertikala kaverno, sur kiu ekzistas natura ponto kiu kunas la du regionoj de la urbo.
Okcidente de la urbo estas la Triarbara Insulo, kaj ankaŭ duoninsulo kiu estas tre dense arbokovrita.
Norde de la urbo estas densa ĝangalo, kun grandaj bambuejoj. Nordoriente troviĝas Fungio, kiu estas monteta regiono kovrita de grandaj fungoj. Ĉi tiu biomo estas artefarita, kaj antaŭe estis granda arbaro.
Demografio
Ludantoj
Vilaĝanoj
Ekologio
Bambuurbo enhavas altan diversecon de vivestaĵoj, kiuj forte interagas unu kun la aliaj kaj kun la medio mem.
Flaŭro
Bambuurbo ricevas sian nomon de la granda kvanto de bambuo kiu troveblas en la regiono. Bambuo ne nur nature aperas en la urbo, sed ankaŭ estis konscie plantita, pro ĝia efikeco kiel protekto kontraŭ atakoj de fantomoj kaj pro ĝia utilo kiel platformo por flugsaltado. La urbo mem estas videble verda, ĉar ĝi estas kovrita de herbo kaj diversaj arboj, kiel ĝangalarboj kaj mangloj.