Saltu al enhavo

La Finejo

El Vikio de EsperoNova
Revizio de 16:53, 17 maj. 2025 fare de SeBi (diskuto | kontribuoj) (SeBi movis paĝon La finejo al La Finejo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La Finejo estas la plej malofte vizita dimensio sur EsperoNova.
La plejmulto de ludantoj nur vizitas por gajni sperton ĉe la spertobieno.
En la centro de la Finejo estas granda, ronda insulo (ĉefinsulo) kun dudek pordoj kiuj teleportas ludantojn al la eksteraj insuloj.
En la centro de la ĉefinsulo X0 Z0 estas bazroka portalo, ludantoj trairante aperas je siaj aperejoj.
Sub la portalo ludantoj povas aperigi la Vizeron, ĝi tuj sufokas kaj la ludanto gajnas submondan stelon.

Historio

Dum la plejparto de tempo la Finejo havis kvazaŭ nenion da disvolvado, ludantoj nur eniris por akiri elitrojn el la finejaj urboj.
La sola granda disvolvado estis sperta bieno je la oriento de la ĉefa insulo.
Eke Februaro ĝis 17-a Marto 2025 granda teraformado de ĉefinsulo okazis, la insulo nun estas 200 blokoj diametra cirklo kun 20 turoj sub ĉiu fineja pordo.
En la centro de la ĉefinsulo inter la finejaj turoj nun estas granda pentagramo farita de obsidiano.