Saltu al enhavo

Malgranda Parizo

El Vikio de EsperoNova
Tiu ĉi artiklo estas ĝermo. Redaktu tiun ĉi artiklon por ŝanĝi tion.
Malgranda Parizo
Parto de Ĥurbo
Rimarkindaĵoj

Malgranda Parizo estas urbodistrikto de Ĥurbo. Ĝi estas la plej malnova najbararo krom Urbocentro kaj estas malstrike bazita pri la realviva urbo de Parizo.


Arĥitekturo

Malgranda Parizo havas regularan stilon de arĥitekturo. Konstruaĵoj kutime uzas sabloŝtonon, sakuran lignon, kaj pavimŝtonajn brikojn. Fenestroj estas detalaj, kaj konstruaĵoj ofte estas tavolitaj.

La stratoj en malgranda Parizo estas de nigroŝtono, kontraŭ la granito trovita alialoke en Ĥurbo.

Kulturo

Malgranda Parizo estas la neoficiala «geja vilaĝo» de Ĥurbo. Fierflagoj estas tre oftaj kaj troveblas sur muroj kaj en multaj konstruaĵoj. La Flagejo, loka muzeo pri flagoj, havas etaĝon specifike por kolekti kaj montri fierflagojn. Proksima klubo en apuda Nova Venecio kontribuas al la etoso. Ĉielskrapulo «Gejturo» specifike nomiĝas honore de glateco.

La najbararo celas publikan spacon. La plejparto de konstruaĵoj havas verdejon. Ankaŭ staras ludejon. La sekcio de Malgranda Parizo kiun bordas la Ĥejno havas riverflankan piedvojon.